EM esperamondo.net Minecraft server

Regularo de EsperaMondo

Respektu aliajn ludantojn

Traktu la aliajn ludantojn kun respekto kaj komunscena ĝentileco. Nenia politika aŭ religia diskuto permesitas. Nia komunumo konsistas en multaj etnoj, religiaj grupoj, kaj politikaj devenoj. Tial, oni ne rajtas diskuti pri tiuj temoj en nia servilo.

Ne rompu nek ŝtelu

Ne rompu konstruaĵojn, kiujn aliaj ludantoj kreis. Ne prenu ion ajn el la kestoj de aliaj ludantoj, se ili ne donis al vi sian permeson.

Konservu amikan kaj taŭgan konduton

EsperaMondo estas servilo por ĉiuj. Troa insultado, seksbazita diskutado kaj/aŭ fidrogbazita diskutado ne taŭgas en ĉi tiu servilo. Ne insultu aliajn ludantojn en la babilejo (neniu rajtas ĉikani aŭ sakri alian ludanton). Ne kalumniu kaj ne vole ofendu. Ne uzu tro da majuskloj en la babilejo.

Provu uzi Esperanton.

Jen servilo dediĉita al la uzo de la lingvo Esperanto, kaj kvankam ne estas malpermesite uzi alian lingvon ol Esperanto, ni petas, ke vi provu uzi Esperanton en la plimulto de via komunikado. Ni komprenas ke kelkfoje vortoj estas tradukataj inter ludantoj por helpi unu la alian plu lerni pri Esperanto. Se vi volas paroli pri ne-tradukaj temoj, uzu la komandon /tell [ludanto] [mesaĝo] por fari privatan mesaĝon.

Ne invitu ne-Esperantistojn!

Bonvolu ne invitu aliulojn al la servilo, krom se ili parolas aŭ aktive lernas Esperanton. Se oni ne komprenas Esperanton, oni povas esti forpelita de la servilo.

Se estas problemo eniri la Minecraft servilon, aŭ se vi havas
sugestojn pri aldonindaj aferoj por la servilo, kontakti nin per:
retposxto.esperamondo@gmail.com
[Nur Esperanto kaj la angla komprenita en retpoŝto]