Bonvenon al EsperoNova!

Jen la oficiala retpaĝo por EsperoNova - nova kaj freŝa Minecraft-servilo nur por esperantistoj. Ĉi tie troviĝas ĉiuj informoj necesaj por ekludi, informiĝi, kaj amuziĝi en la servilo. Ni esperas ke vi provos la servilon, kaj ke vi trovos ĝin afabla kaj amuza loko por uzi kaj lerni Esperanton.

Pri nia servilo

EsperoNova estas la plej nova Minecraft-komunumo dediĉita sole al la uzo de Esperanto, la plej populara artefarita lingvo en la mondo. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj estas bonvenaj ĉi tie. La servilo estis kreita tuj post kiam alia Esperanta Minecraft-servilo, kies nomo estis “EsperaMondo”, estis fermita kaj malŝaltita. Ĝi estis aktiva dum ses jaroj kaj estis la plej granda Minecraft-servilo por esperantistoj. Ni kreis ĉi tiun servilon por revivigi la projekton. Se vi ŝatus kontribui al nia projekto, ni invitas vin aliĝi al nia Discord-servilo. Bonvolu tralegi la servilajn regulojn kaj aliajn informojn antaŭ ol ekludi.