EsperaMondo.net - La plej granda Minecraft servilo sole por Esperantistoj

Novaĵoj ĉe EsperaMondo

La Submonda Ĝisdatiĝo Finfine Alvenis!

25 Junio 2020

Notiĝu: Je la tempo de skribado, la servilo ankoraŭ uzas 1.15.2. EsperaMondo ekuzos Minecraft 1.16 je la 1a de Julio, 2020.

Estas feliĉiga diri, ke la plej lasta versio de Minecraft, nomita la Submonda Ĝisdatiĝo, nun finfine estas ludebla! Ĉi tiu estas unu el la plej grandaj Minecraft ĝisdatiĝoj iam ajn, aparte pri la Submondo (Infero), kiu estis tute redesegnita. Tial, ĝi enhavas tro da ŝanĝiĝoj por plene priskribi ĉi tie; malgraŭ tio, jen kelkaj el la plej gravaj ŝanĝigoj:

Pro la grandega kvanto da ŝanĝiĝoj en ĉi tiu ĝisdatiĝo, la malnova Infera mondo estos forigita post kiam EsperaMondo ekuzas Minecraft 1.16. Tio signifas, ke ĉiuj portaloj estos rompitaj, kaj ke ĉiuj nunaj konstruaĵoj/farmoj nune en la Infero estos rompitaj, kaj devos esti rekonstruitaj.

Se vi havas demandojn aŭ komentojn pri la ĝisdatiĝo, bonvolu kontaktu min per la ligiloj sube.
-Ver3ndo

EsperaMondo en aliaj platformoj

Se vi havas problemon en la servilo, aŭ se vi havas suĝestojn, skribu retpoŝton al la servilestro ĉi tie:
retposxto.esperamondo (ĉe) gmail.com

Ĉi tiu paĝo estis laste modifita je la 25a de Junio, 2020.