EM esperamondo.net Minecraft server

NOVAĴOJ

Mi feliĉas diri al vi, ke hodiaŭ alvenis Minecraft 1.13! Ĉi tiu ĝisdatigo, ankaŭ konata kiel la Submara Ĝisdatigo (Update Aquatic angle), estas la plej granda ĝisdatigo de Minecraft en sia tuta historio. Kompreneble, ĝi tial enhavas tro da novaj trajtoj, ŝanĝoj, kaj eraroj por priskribi per unu afiŝo: la kompleta listo... (legu pli)

Bonvenon al la EsperaMondo retpaĝo!

Se vi ne jam havas Minecraft, vi povas elŝuti la ludon de Minecraft ĉi tie.

Ekzistas lingvo pakaĵoj por Esperanto nun, por la interfaco en Minecraft, do vi povas lerni novajn vortojn. Ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj al ĉi tiu servilo!

Esperamondo estas paca kaj amika servilo en kiu oni povas ludi kaj uzi Esperanton kun aliaj ludantoj. Estas grandaj kaj amuzaj urboj kaj multege da konstruaĵprojektoj! Do ludu kaj amikumu!


Vanege faris filmetojn pri Esperamondo!

Se estas problemo eniri la Minecraft servilon, aŭ se vi havas
sugestojn pri aldonindaj aferoj por la servilo, kontakti nin per:
retposxto.esperamondo@gmail.com
[Nur Esperanto kaj la angla komprenita en retpoŝto]

Twitter

Discord

Telegram