EsperaMondo.net - La plej granda Minecraft servilo sole por Esperantistoj

Kiel ekludi en EsperaMondo

GRAVA INFORMO - LEGU ANTAŬ DAŬRIGI

Ne eblas ludi en EsperaMondo se:

Ankaŭ, memoru ke EsperaMondo estas komunumo por ESPERANTISTOJ.
Evidente vi estas Esperantisto se vi povas legi ĉi tiun tekston sen tradukilo, tamen mi ankoraŭ diru ĝin: Ne invitu ne-Esperantistojn en la servilon; ludantoj kiuj ne Esperantumas estos tuj forpelitaj. Por pli da informo, bonvolu viziti la servilan regularon.


Ensaluti la unuan fojon

1) Malfermu Minecraft, kaj alklaku "Pluraj ludantoj".
Se vi ankoraŭ ne havas Minecraft, vi povas aĉeti ĝin ĉi tie.
CERTIĜU KE VI UZAS LA ĜUSTAN VERSION DE MINECRAFT (1.15.2)!


2) Alklaku "Aldoni servilon".

3) Tajpi la servilan informon en la tekstujoj, kaj aklaku "Preta":
Servila nomo: Espera Mondo
Servila adreso: esperamondo.net


4) Vi nun povas ekludi en EsperaMondo!


Pli da informo baldaŭ aperos ĉi tie... kontrolu pli poste.

EsperaMondo en aliaj platformoj

Se vi havas problemon en la servilo, aŭ se vi havas suĝestojn, skribu retpoŝton al la servilestro ĉi tie:
retposxto.esperamondo (ĉe) gmail.com