Blender Nova
   

Bonvenon al la EsperaMondo retpaĝo.
Nia Esperanto Minecraft servilo adreso estas la sama kiel tiu retpaĝo:

esperamondo.net

Se vi ne jam havas Minecraft, vi povas elŝuti la ludon de Minecraft ĉi tie, tiam uzi esperamondo.net adreson en Pluraj Ludantoj. Minecraft Butiko

Ekzistas lingvo pakaĵoj por Esperanto nun, por la interfaco en Minecraft, do vi povas lerni novajn vortojn.


Vanege YouTube
Vanege faras videojn de
EsperaMondo servilo!




Regularo de la Minecraft servilo EsperaMondo

Respektu la aliajn ludantojn
Traktu la aliajn ludantojn kun respekto kaj komunscena ĝentileco. Nenia politika aŭ religia diskuto permesita. Nia komunumo konsistas en multaj etnoj, religiaj grupoj, kaj politikaj devenoj. Tial, oni ne rajtas diskuti pri tiuj temoj en nia servilo.

Ne rompu nek ŝtelu
Ne detruu konstruaĵojn, kiujn aliaj ludantoj kreis. Ne prenu ion ajn el la kestoj de aliaj ludantoj, se ili ne donis al vi sian permeson.

Konservu amikan kaj taŭgan konduton
EsperaMondo estas servilo por ĉiuj. Troa insultado, seksbazita diskutado kaj/aŭ fidrogbazita diskutado ne taŭgas en ĉi tiu servilo. Ne insultu aliajn ludantojn en la babilejo (neniu rajtas ĉikani aŭ sakri alian ludanton). Ne kalumniu kaj ne vole ofendu. Ne uzu tro da majuskloj en la babilejo.

Neniu Ludanto kontraŭ Ludanto (Ne ataku aliajn ludantojn)
EsperaMondo estas paca servilo. Ne ataku nek vundu aliajn ludantojn. Tiu servilo estas loko por paco kaj harmonio.

Provu uzi Esperanton.
Jen servilo dediĉita al la uzo de la lingvo Esperanto, kaj kvankam ne estas malpermesite uzi alian lingvon ol Esperanto, ni petas, ke vi provu uzi Esperanton en la plimulto de via komunikado. Ni komprenas ke kelkfoje vortoj estas tradukataj inter ludantoj por helpi unu la alian plu lerni pri Esperanto.


Se vi havas problemojn eniri en la Minecraft servilo, kontaktu nin ĉe: kezar4321@gmail.com